43年前,中国考古工作者小心翼翼地用铲子、刷子和棉签打开已尘封两千多年的黄土,他们没有想到,在经历巨大的惊喜之后几分钟甚至几秒钟,难以忘怀的遗憾就在他们眼前发生:一尊尊神态各异、色彩绚丽的兵马俑身上,颜料纷纷脱水、起翘、剥落——"惊叹之余,你甚至连拍照的时间都没有!"秦始皇帝陵博物院研究员、*物文**保护部主任夏寅说。
Antaŭ 43 jaroj, kiam ĉinaj arkeologoj tre atenteme, per ŝoveliloj, brosoj kaj vatbulteniloj, malfermis la teron kiu dum du mil jaroj kovris la argilajn figurojn de soldatoj kaj ĉevaloj ĉirkaŭ la Maŭzoleo de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio (221 a.k. -- 206 a.k.), ili tute ne atendis, ke tuj post granda ĝojo alvenos neforgesebla bedaŭro: la koloroj sur tiuj vivecaj figuroj rapide sekiĝis, leviĝis kaj defalis... "Vi eĉ ne havis tempon foti ilin!" Tion diris Xia Yin, esploristo kaj direktoro de la sekcio pri protektado de antikvaĵoj de la Muzeo de Maŭzoleo de la Unua Imperiestro de Qin-dinastio.

最痛心的遗憾——兵马俑“掉色”

1974年7月,考古队在陕西省临潼县关于兵马俑的发现,震惊了世界。1987年,秦始皇帝陵和兵马俑被列入世界文化遗产名录。1988年,兵马俑第一次大规模发掘的学术报告出版,其中多处提到了兵马俑为彩绘这一事实。
环境变化是导致兵马俑迅速褪色的主要原因,而随后的保护还面临微生物和可溶盐带来的破坏。"环境变化、微生物、可溶盐,是使兵马俑褪色的三大‘敌人’。"夏寅说,"地底下的湿度和温度不同,*物文**的颜色如同有了保护体,被挖掘出来之后表面很快失水,漆面迅速卷曲剥落,令人惋惜。在发现兵马俑之初,当时的科学技术还没有能力保护兵马俑绚丽的色彩。
"Ŝanĝiĝo de la medio estas la ĉefa kialo de tia kolora defalo, kaj tion sekvas mikroorganismo kaj solvebla kemi-kombinaĵo. "Media ŝanĝiĝo, mikroorganismo kaj solvebla kemi-kombinaĵo estas la tri ĉefaj malamikoj de la koloroj de argilaj figuroj en la maŭzoleo," Xia Yin diris. "La humideco kaj temperaturo sub la tero estas malsamaj ol tiuj sur la tero, kaj la unuaj servas kiel gardilo de la koloroj sur antikvaĵoj. Sed kiam la antikvaĵoj estas elterigitaj, la surfaco tuj sekiĝas, la kolora lako rapide volviĝas kaj defalas. Tio estas ege bedaŭrinda. Kiam ni trovis la argilaĵojn de la maŭzoleo, ni ankoraŭ ne havis la kapablon konservi la belajn kolorojn sur ili."
属于古代高科技的“中国蓝”
为了弥补兵马俑迅速褪色这个遗憾,上世纪八九十年*开代**始,中外科学家开展了长达多年的研究与合作,并有了令人意外的发现。中国考古工作者在兵马俑的彩绘中发现了人工合成的"中国蓝"和"中国紫",将中国人工合成颜料的历史推前了许多年。
Por solvi la problemon, ekde la 80-aj kaj 90-aj jaroj de la pasinta jarcento, ĉinaj kaj eksterlandaj sciencistoj faris multjarajn laborojn kaj kunlaborojn, kaj ili faris neatenditajn eltrovojn. Ĉinaj arkeologoj trovis artefaritajn "ĉinan bluon" kaj "ĉinan purpuron" el la koloroj sur la argilaj soldatoj kaj ĉevaloj, kaj tio longigis je multaj jaroj la historion de artefaritaj koloroj en Ĉinio.
"硅酸铜钡是‘中国蓝’和‘中国紫’的典型‘中国特色’。"夏寅说,它们的特点是人工合成,将石青、石绿、重晶石、石英等物质混合,在一千摄氏度左右的温度下进行反应,生成新的物质硅酸铜钡。
"Silikat-kupro-bario estas tipa pigmento de la 'ĉina bluo' kaj la 'ĉina purpuro'." Xia Yin klarigis, ke la trajto de la koloroj estas artefarita kombiniĝo. Oni miksas azuriton, malakiton, bariton kaj kvarcon, kaj varmigas ilin en la temperaturo de mil gradoj. Tiel aperas la nova materio.
“中国紫”——谜一样的色彩
通过化学分析工作,*物文**保护修复专家还发现,在秦兵马俑身上珍贵的"中国紫"是一种在自然界没有找到、需要人工合成的色彩。因为合成难度大,"中国紫"稀有且珍贵。
Post analizo sciencistoj trovis ankaŭ, ke la purpura koloro sur la argilaj figuroj ne troveblas en la naturo, kaj ke ĝi devas esti per la manoj de la homoj kombinita. Pro malfacileco de la kombinado tia purpuro estas tre rara kaj kara.
夏寅介绍说,"中国紫"的成分为硅酸铜钡,不但需要人工合成,而且由于性质不稳定,在合成过程中对于材料配比和温度掌控要求非常高。"即便今天在现代实验室里制备这种色彩,也仍然难以把握。"夏寅说,"秦人如何掌握这种矿物质合成技术?又为什么要调制出‘中国紫’这种自然界罕见的颜色?含义是什么?这是未解之谜。因为中国史书没有对这两种色彩的记载。"
Xia Yin diris, ke la "ĉina purpuro" estas kombinaĵo de silikat-kupro-bario. Por ĝin akiri oni bezonas ne nur kunfandigon, pro la kvalita malstabileco, sed ankaŭ la kapablon regi ĝustan rilatumon inter materialoj kaj taŭgan varmecon dum la kombinado. "Eĉ hodiaŭ, en laboratorio ellabori tian koloron estas malfacile kaj ne certigite," Xia Yin diris. "Kiel antikvuloj de Qin-dinastio povis havi tian teknikon? Kial ili povis aperigi tiun ĉi koloron, kiu ne ekzistas en la naturo? Kion ĝi signifas? Tio estas nesolvita mistero ĉar oni ne trovis mencion pri ili en antikvaj libroj."
如今,游客们已有幸欣赏到兵马俑出土时的多彩模样,如黑色的头发、红色的发带、粉色的脸庞、黑色或者褐色的眼睛、紫色的衣服和蓝色的袖边……借助互联网科技,秦始皇兵马俑数字博物馆已正式上线。人们可以通过200亿像素的"超高清级别"照片,去观察和分辨兵马俑身上残存的古老"中国色彩"。
Nun, turistoj povas jam spekti la buntajn kolorojn de la elterigitaj argilaj figuroj: ekzemple la nigra hararo, ruĝa harrubando, roza vizaĝo, nigraj aŭ brunaj okuloj, purpura vesto kaj blua manik-rando... Dank' al interreta teknologio oficiale malfermiĝis la cifereca muzeo de la terakota armeo el la Maŭzoleo de la Unua Imperiestro de la Dinastio Qin. Spektantoj povas rigardi kaj observi la "ĉinajn kolorojn" sur la argilaj figuroj tra la "altdifinaj" fotoj kun dudek-miliardaj rastrumeroj.
【一起来学】
ŝovelilo 铲子
broso 刷子
